Elkoran dankon al la junaj indoneziaj esperantistoj, de kiuj mi lernis pri ilia kulturo, lingvoj kaj realaĵoj. Multan kuraĝon kaj solidarecon en la batalo kontraŭ korupto por daŭre vivi dignan vivon.
Mia partopreno en la 81-a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto, okazinta de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto en Cisarua, Bogor, Indonezio, donis al mi la okazon malkovri Azion (kontinenton, kiun mi vizitis por la unua fojo), sed pli specife la plej kaosan urbon, kiun mi iam ajn vizitis: Ĝakarton.
Mi konfesas, ke mi ne havis grandan historian aŭ kulturan scion pri Sudorienta Azio. Sed post intensa semajno da lernado kaj kultura interŝanĝo dum la kongreso, kie mi havis la okazon renkonti junulojn el Indonezio, Filipinoj, Orienta Timoro kaj Vjetnamio, interalie, mi alvenis al Ĝakarto unu tagon antaŭ la festo de la 80-a datreveno de la sendependeco de la lando.
En mia unua tago en la urbo, eĉ atingi la loĝejon jam estis defio. Buseto, motorciklo kaj kelkaj minutoj piede nur por malkovri, ke ne ekzistas piedira enirejo je stratonivelo. Ni devis eniri tra la parkeja enirejo por troviĝi en grandega akceptejo, pretaj por supreniri al la 48-a etaĝo, kie troviĝis la loĝejo. Tio ripetiĝis la aliajn du fojojn kiam mi ŝanĝis loĝejon, kaj mi neniam alkutimiĝis al la prioritato kaj spaco donitaj al aŭtoj super la limigita kaj nesekura spaco por homoj. Same mi neniam kutimiĝis enlitiĝi kun fenestro elrigardanta la nubskrapulojn, dum sube, en ilia ombro, troviĝis neformalaj setlejoj (kampung).
En Ĝakarto, la periferio kaj marĝeneco ne estas afero de plata geografia divido, de izola centro ĉirkaŭita de malproksimaj kvartaloj, sed pli ĝuste demando de alteco. La periferio estas je la grundo, je la stratonivelo kaj alfrontas la danĝeron de ĉiam pli oftaj inundoj. Ĝi gastigas manĝbudetojn, stratkatojn, veturilgasojn kaj la pezan kaj konstantan humidecon de la urbo. Kontraste, riĉeco, komforto kaj lukso koncentriĝas pli alte, inter tegmenta drinkejo de hotelo kaj Airbnb en la 50-a etaĝo de loĝkonstruaĵo ĉe butikcentro. Ne nur tio: tiu ĉi altklasa, riĉa socia grupo vivas en konstanta fluado de klimatizilo, ĉu en siaj ĉambroj ĉu dum ili eliras al la strato—sur kiu ili fakte ne paŝas, ĉar el la enirejo ili saltas en Grab, kiu lasos ilin ĉe alia granda vitra konstruaĵo, kun klimatizilo starigita je 17 gradoj.

Klara ekzemplo de la socia diferenco laŭ alteco estas Cosmo Park. Tiu ĉi luksdoma komplekso situas sur la tegmento de la butikcentro Thamrin City, kaj mi malkovris ĝin, kiam mi rigardis tra mia fenestro tiun nokton. Tie oni povas vidi pavimitajn stratojn, tenisejon, naĝejojn kaj biciklantajn loĝantojn. Ĉio ĉi forte kontrastas kun la kutima urba pejzaĝo kaj, kiel montras la foto, situas inter la nubskrapuloj kaj la tipaj urbaj setlejoj. Tiu komplekso ankaŭ reflektas la doloran klimatan kaj socian realecon: la vivo je grundo fariĝis neebla, ĉiam pli malsana kaj pli eksponita al perfortaj inundoj, kio, aldone al la fakto ke la urbo sinkas, kondukis al la ambicia projekto translokigi la ĉefurbon el Ĝakarto al Nusantara.
Tio ankaŭ rimarkiĝis ĉe Ancol-strando (publika strando!), kiu troviĝas post bariloj, kiujn oni povas trapasi nur post pago de 35,000 IDR. Sur la strando staras giganta muro, kies celo estas protekti la ĉefurbon kontraŭ inundoj, kaj ĉe la maro kaj malmultaj metroj da sablo kuŝas centoj da pecoj da unuuzaj plastoj kaj aliaj rubaĵoj. La promenejo estis plena je homoj sidantaj en grupoj, ripozantaj kaj manĝantaj. La etoso estis festa, ĉar estis la tago post la Sendependectago, sed ankaŭ estis sufoka, malpura kaj malluma. Ĝi estis lumigita nur de kruda flava M de McDonald’s kaj de dekoj da homoj, kiuj alproksimiĝis por proponi boatadon aŭ vendi manĝaĵojn ĉe siaj budoj.
Tiu strando tre malproksimis de la tipa bildo pri tropika indonezia strando kaj pli kongruis kun la ĵangalo de malpuraĵo kaj betono, kiu estas la urbo. Estis bedaŭrinde vidi, ke la akvo estis preskaŭ bruna kaj infanoj ludis kun plastoj flosantaj en ĝi, same kiel vidi strandon tiom ombritan de densa tavolo da poluo, ke neniam eblis vidi la sunon aŭ la stelojn.
Sur la vojo, la kaosa kaj brua trafiko estis interrompata nur foje de blanka tendo kun la vortoj “Developing Project”. Tiuj projektoj videblis ĉie: ĉe enirejo de setlejoj, meze de stratoj kaj sur montaraj vojoj (en Bogor). Sed post tiuj kelkaj sekundoj, dum kiuj la trafiko malrapidis kaj kvietiĝis proksime al la tendoj, la kaoso kaj anarkio revenis. Konstanta preterpasado de motorcikloj, invado de kontraŭaj stratetoj, hupado… Ĉio ajn eblas sur la stratoj. Ĉiufoje kiam mi eniris aŭton, motorciklon aŭ rikŝon, mi preĝis, ke mi ne estu la sekvonta en akcidento. Samtempe (kiam mi ne estis aŭto), tio fariĝis aventuro, kiu permesis al mi observi la stratojn, la konstruaĵojn kaj ĉiun areon, kiun mi trapasis.

Io, kio meritas apartan menciadon, estas la festo de la 80 jaroj de sendependeco. Sub la slogano Indonesia Maju (Indonezio antaŭen), la urbo estis ornamita per flagoj kaj koloroj jam unu semajnon antaŭe (kaj restis tiel almenaŭ plian semajnon kaj duonon). Ĉio en la ĉefurbo rondiris ĉirkaŭ la festo de sendependeco, eĉ la ekranoj sur konstruaĵoj ĉiam montris instituciajn bildojn kaj la kolorojn de la flago. Dimanĉe, la 17-an de aŭgusto, la urbo fariĝis preskaŭ netrapasebla. Maro da homoj vestitaj ruĝkolore plenigis la stratojn, kaj la trafiko fariĝis eĉ pli peza, se tio eblas.
La areo ĉirkaŭ Placo Merdeka, kie troviĝas la Nacia Monumento, transformiĝis en improvizitajn motorciklajn parkumejojn, kie viroj estis pagitaj en por gardi ilin. Ankaŭ plenis je stratvendistoj, kiuj vendis indoneziajn varojn, manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Dekoj da homoj kun termoujoj da varma akvo, pretaj vendi teon kaj kafojn, kaj budoj kun tofuo kaj fritita kokido, bonvenigis la vizitantojn en la placo, kie centriĝis la festoj. Blanke kaj ruĝe lumigita obelisko kaj impona tribuno en la centro pretis bonvenigi la prezidanton kaj atesti la komencon de la parado, elstarigante nacian fieron kaj la progreson de la lando dum ok jardekoj da sendependeco. Mi surpriziĝis pri la manko de kultura reprezento en la parado, kiu ĉefe montris diversajn disvolvajn projektojn kaj iniciatojn kiel ciferecigon kaj plibonigojn de infrastrukturo, kvankam temas pri ege diversa lando, kiu festis la finon de kolonia regado en sia teritorio.

Kontraste al tiu festo de sendependeco staras la malnova (nederlanda) kvartalo. Tie, la urbo ŝanĝiĝas tute. En la kafejo Batavia (la kolonia nomo de Ĝakarto), ĉiuj manĝantoj estas eŭropanoj aŭ japanoj, la etoso en la placo estas trankvila, kaj komercistoj altigas la prezojn kaj ŝanĝas la menuojn al io pli “eŭropa”. Plej frapis min, ke la gastejoj en tiu areo (laŭ la tipa eŭropa modelo de junulargastejoj) reklamis sin kiel ebligantajn “la kolonian kvartalan sperton”. Subite, mi kvazaŭ vojaĝis jarcentojn reen kaj troviĝis en spaco farita de kaj por eŭropanoj, kun dinamikoj kaj estetiko, kiuj igis min demandi ĉu kolonia regado vere finiĝis.

Indonezio estas tre diversa lando, kaj lingve kaj religie, same kiel laŭ pejzaĝoj kaj vivmanieroj. Ĝakarto enkorpigas tiun diversecon en siaj kontrastoj kaj niveloj, ekzemple kun malgranda, izola budhisma templo ene de luksdomara komplekso apud Ancol-strando. Unuj el la vidindaĵoj, kaj fontoj de fiero por multaj lokanoj, estas la moskeo kaj la katedralo, konstruitaj unu apud la alia kiel signo de toleremo kaj respekto. Forirante el la moskeo, unuafoje en mia vivo, tre ekscitita familio petis fotiĝi kun mia partnero kaj mi, kaj ni pozis kun ĉiuj knabinoj, kiuj tre ĝojis kaj plurfoje retrorigardis nin kun ĝojo. Tiutempe mi ne sciis, ĉu tio estis ĉar ni estas blankhaŭtaj kun bluaj okuloj, aŭ ĉar ni aspektis kvazaŭ reklamo por la lando kun niaj ruĝaj indoneziaj piedpilkĉemizoj, kiujn ni aĉetis dum la Sendependectago.
Mi ĝuis kaj multe lernis dum la vojaĝo, kaj certe granda parto de mia energio devenis de la tre sukeraj trinkaĵoj kaj karbonhidratoj, kiujn mi manĝis en ĉiu manĝo kun rizo kaj nudeloj. La spertoj en la manĝejoj estis la plej bonaj: manĝi rapide kaj malmultekoste en spacoj plenaj je vivo kaj, en la kazo de tiu en Ĉinkvartalo, kun muziko kaj koloraj lumoj.

Kvankam mi ne rekomendus viziti Ĝakarton dum tiom da tagoj, mi ĝojas, ke la subita gripo de mia partnero devigis nin malrapidiĝi kaj resti en la urbo. Tiel mi povis malkovri grandan metropolon kaj pripensi ĉion, kion mi legis pri neformalaj setlejoj, pri politikoj de “progreso kaj disvolvo” kiuj influas la urban strukturon, kaj multe pli bone kompreni la studentajn protestojn, kiuj komenciĝis kontraŭ la registaro la 26-an de aŭgusto, mia lasta tago en la urbo.
Urbo (kaj lando) sufokata de korupto kaj politikoj kiuj ne konsideras la popolon, sed ankaŭ hejmo de mirindaj homoj, kiuj varme bonvenigis nin kaj montris sian realecon.
Terima kasih banyak, rakyat Indonesia!